Somera vento al fenestro de vagono
Alportas freshan bonodoron de arbaro.
Nun chiu for, nun - la vespera vojo,
Dum kiu revas mi pri hejma lando kara,
Pri arghentblua shanghbrilinta bendo,
Per kiu zonis siajn verdajn bondojn
La Volga valo. Kiom dauras la atendo
De vid' gepatra, de senhastaj ondoj!
Finfine trajno venas al la ponto,
Kaj estas malantaue longa vojo.
Atendas dezirata min renkonto,
Subsuna ghuo kaj subluna ghojo!